La Manifesto (Esperanto)

(in English)(en español)(em português)(in Deutsch)(en français)(in italiano)(στα ελληνικά)(en català)(en galego)(euskeraz)(en asturianu)(en aragonés)

«Lasta Alvoko»

Tio ĉi estas pli ol ekonomia kaj reĝima krizo: ĉi tio estas krizo de civilizacio

ultima-llamada-v0-2-640x927Civitanoj eŭropaj, en sia plimulto, prenas sur sin la ideon ke la nuntempa konsumosocio povas «pliboniĝi» irante estontecen (kaj ke tiel ĝi devus fari). Dume, granda parto de la planedloĝantaro esperas iri atingante niajn nivelojn de materia bonstato. Tamen, la produktad- kaj konsumnivelo estis atingitaj je kosto elĉerpi natur- kaj energi-resursojn, kaj je kosto rompi ekologiajn ekvilibrojn de la Tero.

Nenio el ĉi tio estas nova. La esploristoj kaj sciencistoj plej lucidaj donis al ni solidajn alarmosignalojn ekde la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento: se oni daŭrigas kun la nuntempaj kreskadotendencoj (ekonomia, demografia, ĉe uzado de resursoj, generado de poluaĵoj kaj kreskado de neegalecoj) la plej probabla rezulto je la 21-a jarcento estos civilizacia kolapso.

Hodiaŭe akumuliĝas novaĵoj kiuj montras tion ke, la vojo de kreskado jam estas lantmova genocido. La deklivo pri disponebleco de malmultekosta energio, la katastrofaj scenejoj de la klimatŝanĝo kaj la geopolitikaj streĉitecoj pri riĉfontoj montras ke la kreskadtendencoj de la pasinto estas rompiĝantaj.

Kontraŭ ĉi tiu defio sufiĉas nek la kosmetikaj mantroj de la daŭrigebla disvolvado, nek la simpla vetado je ekoefikaj teknologioj, nek iu supozata «verda ekonomio» kiu kaŝas ĝeneraligitan enmerkatigon de naturaĵoj kaj de ekosistemaj servoj. La teknologiaj solvoj, kaj por la media krizo kaj por la energia deklivo, estas nesufiĉaj. Cetere, la ekologia krizo ne estas ia parta temo, sed tia ke ĝi fiksas ĉiujn aspektojn el nia socio: nutrado, transportado, industrio, urboplanado, militaj konfliktoj… Temas do, definitive, pri la bazo de nia ekonomio kaj de niaj vivoj.

Enkarcerigataj ni estas en malica dinamiko de tia civilizacio kiu, se ne kreskadas ne funkcias, kaj kaze kreskadi detruas la naturajn bazojn kiujn ĝin ebligas. Nia kulturo, teknologiidola kaj merkatidola, forgesas ke ni estas, de radike, dependaj de ekosistemoj kaj interdependaj.

La produktadista kaj konsumista socio ne povas esti subtenata de la planedo. Ni bezonas konstrui novan civilizacion kapablan sekurigi dignan vivon al grandega homa loĝantaro (hodiaŭ pli ol 7200 milionoj), ankoraŭ kreskanta, kiu loĝas en mondo de malkreskantaj resursoj. Por tio, estos necesaj radikalaj ŝanĝoj en la vivmanieroj, produktadmetodoj, urboplanismo kaj teritoria organizado: kaj super ĉio, en la valoroj kiuj gvidas ĉion antaŭan. Ni bezonas socion kiu havu la celon rekuperi ekvilibron kun la biosfero, kaj utiligu la esploradon, teknologion, kulturon, ekonomion kaj politikon por antaueniri tiucelen. Por tio ni bezonos ĉian politikan imagon, malavaran moralon kaj teknikan kreemon kiun ni sukcesu etendi.

Sed ĉi tiu Granda Transformiĝo frapiĝas kontraŭ du titanaj obstakloj: la inercio de la kapitalista vivmaniero kaj la interesoj de la privilegiitaj grupoj. Por eviti la ĥaoson kaj barbarecon kien ni estas nin direnkante, ni bezonas profundan politikan rompon kontraŭ la nuntempa hegemonio, kaj tian ekonomion kies celo estu kontentigo de sociaj necesoj ene de la limoj kiujn la biosfero trudas, kaj ne de la kreskado de la privata profito.

Bonŝance, ĉiufoje pli da homoj estas reagante kontraŭ la elitaj klopodoj ke ni pagu sen partopreno por fremda festeno. Hodiaŭe, en la hispana Ŝtato, la vekiĝo de la digno kaj demokratio, nome 15M (ekde la printempo 2011) estas koncipante konstitucian proceduron kiu malfermas eblecojn por aliaj formoj de socia organizado.

Tamen, fundamente estas ke la alternativaj projektoj konsciiĝu pri la implicaj implikaĵoj de la limoj de kreskado, kaj desegnu ŝanĝoproponojn multe pli aŭdacajn. La reĝima krizo kaj la ekonomia krizo nur povos aparteni al la paseo se samtempe ankaŭ oni superas la ekologian krizon. Tiusence, ne sufiĉas politikoj kiu reprenu receptojn de la kejnsisma kapitalismo. Tiaj politikoj kondukis nin, dum la sekvaj jardekoj post la dua mondmilito, en ciklon de ekspansio kiu lokis nin sur la sojlo de la limoj de la planedo. Nova ekspansiciklo estas neefektivigebla: ne estas materia bazo, nek ekologia spaco kaj naturaj resursoj kiuj povus ĝin subteni.

La 21-a jarcento estos la plej decida jarcento el la historio de la homaro. Ĝi implicos grandan elprovon por ĉiuj kulturoj kaj socioj, kaj por la homspeco en sia tuto. Elprovo tia, en kiu oni solvos nian kontinuecon sur la Tero, kaj la eblon nomi «homa» la vivon kiun ni estu kapablaj organizi poste. Ni havas antaŭ ni la defion de tia transformiĝo el tiela sama graveco de grandaj historiaj eventoj, kiel la neolitika revolucio aŭ la industria revolucio.

Atentu: la ŝancofenestro fermantas. Vero estas, ke ekzistas multaj rezistadmovadoj ĉircaŭ la mondo favore al media justeco (la organizo Global Witness registris preskaŭ mil mortintajn mediaktivulojn je bataladoj kontraŭ minaj aŭ petrolaj projektoj, defendante iliajn terojn kaj akvojn). Sed maksimume ni havas jarkvinon por starigi debaton ampleksan kaj transversan pri la limoj de la kreskado, kaj por demokratie konstrui ekologiajn kaj energiajn alternativojn kiuj estu samtempe kaj rigoraj kaj efektivigeblaj. Ni devus esti kapablaj gajni grandajn majoritatojn por ŝanĝo de modelo ekonomia, energia, socia kaj kultura. Krom batali kontraŭ maljustaĵoj kaŭzitaj de praktikado de dominado kaj akumulado de riĉeco, ni parolas pri modelo kiu prenu sur sin la realon, subskribu la pacon kun la naturo, kaj ebligu la vivon bonan ene de la ekologiaj limoj de la Tero.

Unu civilizacio finiĝas kaj ni devas konstrui alian novan. La konsekvencoj pro nenion fari – aŭ fari tro malmulte- kondukos nin rekte en kolapson socian, ekonomian, kaj ekologian. Sed, se ni komencas hodiaŭ, ankoraŭ ni povas esti la protagonistoj de solidara socio demokratia, kaj en paco kun la planedo.

— Ĉe diversaj lokoj de la Ibera Duoninsulo, Balearoj, Kanarioj, Ceŭto kaj Melilo, somere 2014.

La solvo por la krizo estas simplega...

Ilustraĵo de El Roto: «La solvo por la krizo estas simplega: nur oni devas konsumi pli por reaktivigi la ekonomion, kaj konsumi malpli por ne detrui la planedon.»

Elŝutu La Manifesto (Hispane)

Manifiesto Última llamada (PDF)

Jen kelkaj subskribantoj de La Manifesto:

Ada Colau, Alberto Garzón, Antonio Turiel, Antonio Valero, Arcadi Oliveres, Belén Gopegui, Cayo Lara, Enric Duran, Esther Vivas, Ferrán Puig Vilar, Florent Marcellesi, Joan Herrera, Joan Martínez Alier, Joaquín Araujo, José Manuel Naredo, Juan Diego Botto, Juantxo López de Uralde, Justa Montero, Marina Albiol, Olga Rodríguez, Pablo Iglesias Turrión, Teresa Forcades, Teresa Rodríguez, Xosé Manuel Beiras, Yayo Herrero… (Vidu kompletan liston fine de kiu ankaŭ vi povas
ĝin subskribi
)

(Tradukita de Antonio Figueras, sendependa esperantisto)

(Lee nuestro aviso legal y normas antes de participar en el blog con tus comentarios.)

6 comentarios en “La Manifesto (Esperanto)

  1. Mi plene konsentas kun la enhavo de la manifesto. Sed por tuj ekagi ne sufichas ghenerala manifesta konstato, necesas klara programo kion laushtupe fari. Kaj tion neniu kapablas ghuste fari. La naturo solvas tiajn anomaliojn kian kauzis nun la homaro per shoka katastrofo. Kiam pro tro varma somero tromultighas ekz. musoj, venas forta vintro kaj la plejmulton mortigas. La musoj mem ne kapablas solvi la aferon sen tia ekstera interveno. Shajne la homaro, bedaurinde, estas la sama kiel aliaj vivestajhoj. Ghi ne kapablas mem reagi kaj solvi la problemon. Kaj la naturo jam agas. Pro neracio (homa nekapablo politike agi racie) pretighas la tria mondmilito. Ja la idiotaj gvidantoj de EU kaj Usono ne kapablas paroli kun Rusio sed pretigas la militon.
    Tiu havos neantauvideble katastrofajn rezultojn. Malgrandigos esence la nombron de la homaro kaj detruos la t.n. civilizon (ja estas demando chu tio kion ni kreis estas civilizo?). Se la homaro entute travivos, ghi perforte reiros al pravivo, harmonia kun la naturo.
    Zlatko Tišljar, sekretario de Europa Esperanto-Unio

    Me gusta

  2. Pingback: To Μανιφέστο | Κοινωνικό Καφενείο

Deja tu comentario o adhesión al manifiesto | Leave your supporting comment | Pour signer le manifeste laissez un commentaire | Überlasse dein Kommentar oder Einstimmung mit dem Manifest | Άφησε το σχόλιο σου ή την υποστήριξή σου στο μανιφέστο

Este sitio utiliza Akismet para reducir el spam. Conoce cómo se procesan los datos de tus comentarios.